2013-06-14

Ampleksaj gestoj

Hodiaŭ mi rimarkis ke kiam ni faras ampleksajn gestojn, firmaj, aŭ kiam ni parolas iomete laŭte, vigle, tio povas esti iom amuza, kaj ridigi la homojn. Ne nur ridigi, sed interesigi, ĉar tio elmontras fortan intereson unue el mi. Sed se ni faras ĉion kviete, tre sin regeme, ŝajnas al la aliaj ke ni estas fantomo.

Ĉu mi uzu tion pli ofte?

2013-04-10

La serĉo

10/04/2013 - Mi ricevis spiritan mesaĝon dirantan ke oni vidas kunulinon por mi. Ne estas tiu tipo de konsulto, kie oni pagas por divenulon, kaj ŝi aŭ li diras glatajn aferojn por viaj oreloj. Ne, tute ne, temas pri serioza spiritisma domo, kie oni laboras tute volonte, senpage, nur por karitato. Do, ne ekzistas intereso kontentigi min por tiel konkeri plian klienton.

Klariginte tion, kaj de nun konsiderante la aferon fakta, jen mi vere kontenta, mi povos havi kunulinon ĉe mi! Sed nun la demando: kiu estu? Kiu, kiu, kiu? Oh, ve, estas malfacile por tiom aĝa homo, 37 jaroj, trovi belulinon kiu interesiĝu kuniĝi, ĉefe ĉar mi ne havas travivaĵojn pri amrilatoj kaj nek pri amikrilatoj mem, mi ĉiam estis solemulo.

Nun mi povas vizii du eblecojn pri virinoj kiuj vokis mian atenton. Unu estas iomete pli matura, jam plene laboras, tre raviga blu-okula blondulino. Kaj la alia ŝajnas knabino, eble estas nur raveco mia, ĉar ŝi estas vere tre charma, kaj eble mia "imago" trompas min, kredigante ke ŝi povos interesiĝi, ke ŝi ne estas tiom juna kiel ŝajne. La unua estas tre bela, ŝajnas anĝelo, kaj mi ne povas al ŝi deklari mian intereson nun, ĉar ŝi zorgas min kiel pacienton. Mi ne scias kion fari, mi nur povas atendi, ĉar eble neniu el ili estas preparata por kunvivi kun iom ĝena ne-sociema vegetarano, esperantisto kaj teknikisto, kiu ne spertas pri aferoj de la koro.

Cetere, strategio kiun mi uzas por tuj dekomence apartigi virinojn kiuj povus glate kunvivi estas iamaniere montri ke mi estas vegetarano, tio ordinare mallogas ilin, sed mi ne devas eviti tion, estas grava afero en mia vivo.

19/04/2013 - Hodiau mi petis helpon por konfirmi pri la anĝelulino, kaj mi ricevis konfirmon. En nia babilado ŝi komentis ion pri koramiko ŝia, tiel ke mi ne plu bezonas maltrankviliĝi pri ŝi, ne estas em mia vojo pro motivo kroma ol profesia mem, dankon al Dio pro la trafa klarigo! Kaj pri la alia, ŝi estas tro juna, ne taugas por mi iel ajn, kaj la fakto ke ŝi malaperis de mia rigardo dum ioma tempo estas bona indiko pri tio. Fakte, ne estas glata vojo por alproksimiĝo, do mi ne plu emas perfortigi situaciojn, ordinare ili fariĝas tre malkonvenaj.

14/06/2013 - Alia eble-fraŭlino aperis. Kiel kutime, tre ĉarma. Tamen, tiu ĉi fojo, temas pri vegetaranino! Jes, kiam ŝi diris tion, mi kvazaŭ vekiĝis, ĉar antaŭe mi rimarkis ŝin kiel belulinon, sed sen multa intereso. La problemo nun estas alproksimiĝo, mi devas scii ĉu ŝi solas aŭ ne, kaj poste vekigi ŝian intereson pri mi. Malfacile estas fari tion sen senti min kiel ĝenigulon.

La serĉo dauras...

----

Aktualigo: tiu lasta, mi trovis ke ŝi tute ne interesiĝas pri mi, ŝi estis flutistino kaj studis Fizikon, vere tre inteligenta. Kaj krome, mi malkovris ŝian karakteron ne tiel bona, ŝi estis iom politika persono, en la falsa senco de inter-ritalado laŭ propraj interesoj.

09/08/2017 - Mi trovis kunulinon, finfine! Aŭ pli klare, iu trovis ŝin por mi. Kelkaj tagoj poste, mia avino, kiu zorgis pri mi dum infaneco, forpasis. Mi kredis ke ŝi atendis nur vidi min en bona vojo kun akompanantino... Tamen, unu jaro kaj kelkaj monatoj poste la rilato tute fuŝis, mi ne eltenis ŝiajn trajtojn kaj familianojn. Estis bonega sperto, kaj ekde tiam mi ne plu havas tian urĝecan senton trovi iun por kunvivi. Mi vidis ke mi bezonas multe plibonigi mian kunvivadan fleksemon antaŭ ol akcepti virinon por kunloĝi.

2012-06-22

La timo kontraŭstari

Hodiaŭ mi rimarkis kiom mi estas netolerema, aroganta, ne, eble alia afero, almenaŭ laŭ la vidpunkto de aliaj homoj. Mi devas rakonti tion, kio okazis. Jen.

Mi lanĉis ideon:
- Anstataŭ konstrui du trajn-vojojn paralelajn, oni povas konstrui paralelan devieton de tempo al tempo, por ke trajno atendu ke la alia, kiu venas de la kontraŭa direkto, pasu.
Kolego mia kontraŭ-argumentis:
- Ĉiu trajn-devio devos longi kilometrojn por realigi tion, kion vi sugestis.
Kaj mi kvazaŭ krie kontraŭstaris lian argumenton:
- Kio? Vi frenezas! Kilometroj?
Sed tuj post li konvinkis min ke tio ne estas tiom absurda ideo. Trajnoj fakte povas havi kilometro da longeco.

Kiam mi krietis, mi ne faris tion kolere, mi eĉ iomete mokis, tamen iel akre, kvazaŭ mi estas la nura posedanto de la vero. Bone, mi mem ne sentas ke mi estas tia, kaj mi ne ĉagreniĝas pro la devo agnoski miajn proprajn erarojn. Tiel vere, ke en tiu momento mem mi konsentis kun li, tre milde, ĉar se mi simple dirus: "ja, jes, vi estas korekta", la homoj pensus ke mi ankoraŭ ironias. Mi rimarkis ke la aliaj kolegoj en la rondo komencis devii la temon, post kiam unu konfirmis ke trajno estas pli-malpli unu kilometro longa, alia diris 700 metroj, ktp.

Kaj la etoso fariĝis iomete peza, kvazaŭ neniu volus kontraŭdiri min. Jen meditinda afero pri mia konduto alfrontante ideojn kontraŭajn al la mia sento. Diskuto pri longeco de trajnoj: kia bagatelo! La grava afero estas la "timo" de homoj rekte konstraŭstari aliulon, timo pro ebla kolera, malagrabla reago. Ĉu mi kontribuas por plifortigi tian timon? :-(